LA USUI SPIRITUAL LERNEJO KOMUNUMO FESTAS LA 10A-JARNARON DE ĜIA STABLAMENTO

LA USUI SPIRITUAL LERNEJO KOMUNUMO FESTAS LA 10A-JARNARON DE ĜIA STABLAMENTO

Kiam ni fondis nian organizon en 2008, ni havis la jenajn celojn:

Ni intencis kontaktiĝi kun instruistoj kaj membroj de Reiki el Japanio. Ni deziris ekkoni la originan kuracmetodon Usui Reiki kiel komencantaj praktikantoj, kaj tiamaniere ekzerci nin por poste iam instrui, kiel tion japanaj majstroj konsideras bona.

Ni deziras resanigadi la pacientojn per tiu kuracmetodo kaj kaj dokumentadi la rezultojn de terapioj, organizi malfermajn tagojn, kiam iu ajn povas provi la resanigadon. Anstataŭ instrui en sistemo de seminarioj ni revenas al la regulritma praktikado en grupetoj.

Ni surpriziĝis kaj estis dankemaj pro tio, ke realiĝis nia plej grava revo, post kiam ni difinis niajn celojn.

2008 – La unua vojaĝo al Japanio. S-ino Seijin és s-ro Dae Chong ekkonis la unuajn ekzercojn. Post ilia reveno, la membroj de nia lernejo komencis lerni ĉi tiujn ekzercojn malrapide, paŝon post paŝo.En ĉi tiu jaro malfermiĝis nia unua resaniga kaj trejna centro, kaj ni havigis okazejon por nia unua publika aranĝo. La komunumo Usui Spiritual Lernejo estis oficiale registrita en Hungario.

2009 – Oni invitis s-ron Dae Chong al Rumanio por gvidi trejnadon.

2010 – Vojaĝo al Japanio. S-ro Dae Chong pasigis tutan monaton en la lando. Oni prezentis lin al la ĉefinstruistoj de pluraj lernejoj de Reiki, kaj ankaŭ al la estroj de pluraj spiritaj lernejoj. Li revenis kun multaj japanaj libroj, inter ili kun la libro, verkita de s-ro Tomita Kaiji en klasika japana lingvo. Dum la restado en Japanio s-ro Dae Chong ekkonis ĉiujn originalajn ekzercojn. Post lia reveno la membroj de la komunumo Usui Spirituális Lernejo iom post iom transiris al la sistemo de Japana Usui Reiki.

En 2014 jam 220 personoj praktikis entute en 15 urboj. Nia senprofita organizo funkciigis jam naŭ resanigajn centrojn, kaj ni havis dek resanigistojn. Ĉiujare ni aranĝis pli ol 100 malfermajn tagojn.

2014 – S-ro Dae Chong vojaĝis denove al Japanio por praktikadi dum 3 semajnoj.

2016 – S-ino Seijin kaj s-ino Kikyō vojaĝis al Japanio kun s-ro Dae Chong, kaj ili ĉiuj revenis kiel instruistoj.

Inter 2008 kaj 2018 finiĝis la tradukado de japanaj materialoj al unu lingvo. Por la studentoj ni kreis instruan filmeton pri la ekzercoj. Fine, sed ne malpli grave, ni tradukigis ankaŭ la poemojn de Meiji Tenno Gyosei el la klasika japana lingvo.

La agado de nia organizo en 2017 fariĝis internacia. La fondaĵo Usui Spiritual Lernejo Foundation estas registrita en Malajzio.

En 2018 s-ino Seijin kiel reprezentanto de nia organizo partopenis la inaŭguron de memorŝtono en Japanio, en la naskvilaĝo de Majstro Usui. La nomon de nia organizo oni gravuris sur la monumenton inter la nomoj de tiuj organizoj kaj privatuloj, kiuj grave kontribuis por financi la ĝian realigon.

La japanaj majstroj gvidis niajn instruistojn al la jenaj lokoj:

  • La tomboŝtono de majstro Usui en la urbo Tokio, – ĉe preĝejo Saihoji. Al s-ro Dae Chong oni permesis eĉ fotadon, por ke la surskribo de la tombo estu tradukebla. (2008, 2010)
  • La monto Kurama – ĝuste tiu loko, kiel s-ro Usui Shihan fastis sur ĝi dum 21 tagoj. Ĉiuj tri instruistoj de nia lernejo meditis tie, kaj esprimis sian dankemon kaj estimon, ke Reiki povis aperi en la mondo. (2008, 2014, 2016)
  • La naskvilaĝo de majstro Usui. (2016)
  • La loko, kie majstro Usui komencis praktiki kun siaj unuaj disĉiploj. (2016)
  • Aliaj lokoj rilataj al Usui Sensei, kie ni havis eblon informiĝi pri diversaj ĉapitroj de lia vivo. (2016)

Tiu ĉi senprofita organizo elspezis pli ol 35 000 dolarojn por tradukado, por vojaĝado al Japanio, por instruprogramoj, aranĝitaj tie kaj por sciencpopularigaj materialoj, eldonitaj de ni. Ĉion menciitan ni financis el la enspezoj de instruado en nia lernejo, krome ĉefe el propraj fontoj kaj el kelka subvencio. Niaj resanigistoj ĝis nun vivas en modesta financa situacio.

Post dek jaroj ni vidos, kion ni atingis. Ĝis tiam ni laboros pene, vojaĝos, praktikos, kaj ni volas helpi al multaj malsanuloj.

Comments are closed.